(Traduko en esperante por J. Zilberfarb)

Leviĝu, en mizer’ dronata
Sklavar’ malsata de la ter’
Raci’ nin vokas indignanta
Al mortbatalo pro l’ liber’.
Malnovan mondon ni detruos
Ĝis fundament’ de l’ tirani
Kaj nian novan ni konstruos:
ne nuloj – ĉio estu ni!

:-:Por finlukto socia
Ni grupiĝu en rond’,
Kaj la Internacio
Triumfu en tutmond’! :-:

Ne la cezar’, nek dia volo
La savon portos de l’tiran’.
Liberon donos al popolo
Nur ĝia propra forta man’.
Por ke pereu la rabiloj,
por liberiĝu la spirit’,
Varmegan feron la forĝuloj
Ni forĝu mem sen intermit’!

:-:Por finlukto socia ktp.

Premegas ŝtato laboriston,
Imposto kaj konstituci’:
Favoras nur ekspluatiston,
Favoras nus al tirani’.
Sufiĉe de suferricevo.
Laû egaleca la leĝar’
Neniu estas rajt’ sen devo
Nek iu devo sen rajtar’

:-:Por finlukto socia ktp.

Apoteoze abomenaj,
La reĝoj de minar’ kaj rel’
Ja estis ĉiam tro senĝenaj
En sia parazita ŝtel’.
En kas’ konservis la friponoj
Produktojn niajn de l’labor’
Do per devigo al redonoj
Niaĵon nur ni prenos for.

:-:Por finlukto socia ktp.

Estrar’ nin trompis artifike, –
Por ni do – pac’! por ĝi – milit’!
Rompinte la armeojn strike
Ni lasu l’vicojn sen hezit’.
Insistis niaj kanibaloj,
Ke kuraĝuloj estu ni, –
Do kontraû propraj generaloj
Ekpafos baldaû la gvardi’.

:-:Por finlukto socia ktp.

Nur laborarmeaj eroj
De l’urboj kaj de la kampar’.
Posedas rajton pri la tero!
Vi iru for, parazitar’!
Kaj se por via bando puno
Alvenos en la flamribel’,
Por ni ekbrilos hela suno
Radiante en ĉiel’.

:-:Por finlukto socia ktp.

La Internacio
Tags:     

Deixe um comentário