
De ICL-CIT
Kune kun niaj amikoj ĉe la Federacio de Ĝeneralaj Laboristoj de Mjanmao (FGWM), ni kunordigas agojn internacie por premi markojn kaj fabrikposedantojn plibonigi laborkondiĉojn. La plej lasta okazo estis la Tago de Virina Lukto la 8-an de marto 2025.
Plej multaj el vi verŝajne aŭdis en la novaĵoj pri la grandega tertremo, kiu frapis multajn partojn de Mjanmao fine de marto ĉi-jare, mortigante milojn da homoj kaj detruante la hejmojn de centoj da miloj. Niaj amikoj ĉe FGWM luktas por subteni unu la alian kaj alvokas kamaradojn tra la mondo subteni ilin. Tial ni komencis amasfinancan kampanjon kaj celas kolekti 20 000 eŭrojn:
10 000 eŭroj: Menstruaj kusenetoj por 5 000 (fabrikaj) laboristoj
10 000 eŭroj: Solidarecaj pakaĵoj por 200 familioj grave trafitaj de la tertremo
La kampaj laboristoj, organizitaj de FGWM, partoprenas en la kunordigo kaj bezonas la jenajn aĵojn ene de la solidarecaj pakaĵoj: 1 portebla ŝargilo, 1 moskitreto kaj 1 kanvasa kovrilo por kovrado (15 jardoj). Ĉiu pakaĵo valoras ĉirkaŭ 50 eŭrojn.
La distribuadon de la menstruaj kusenetoj kaj ankaŭ la solidarecajn pakaĵojn organizos 12 kamaradoj de la FGWM.
Aŭskultu Nilar, kamaradon de FGWM el la regiono apud Mandalay, parolantan pri la situacio post la tertremo en marto 2025: https://www.youtube.com/watch?v=-dBrtro04VQ
Ĝis nun, preskaŭ duono de la mono estas kolektita (14-a de majo). Do ni ankoraŭ bezonas iom da subteno en la sekvaj du semajnoj por atingi niajn celojn antaŭ la fino de la monato.
Estas du manieroj kontribui:
Per la gofundme-paĝo ĉe https://www.gofundme.com/f/solidarity-with-fgwm
Aŭ vi povas sendi vian kontribuon per banka translokigo rekte al la konto de la Libera Laborista Unio (FAU) Hamburgo. La detaloj estas:
Kontoposedanto: AS FAU Hamburg
IBAN: DE43 4306 0967 2070 7898 00
BIC: GENODEM1GLS
Banknomo: GLS
Bankreferenco: FGWM solidareco
Ankaŭ estas broŝuroj elŝuteblaj en la angla, germana aŭ hispana lingvoj, kaj ankaŭ afiŝa dezajno.
Vizitu la ĉefpaĝon por regulaj ĝisdatigoj kaj pliaj detaloj: fgwm-solidarity.org
Transformante solidarecon en praktikon – Solidareco, ne bonfarado!
—
Ĉi tiun amasfinancadon organizas la ICL Laborgrupo Azio kune kun FGWM kaj kun la subteno de kamaradoj de FAU.
Demandoj aŭ komentoj? Kontakto: [email protected]
Ankaŭ havebla en: la hispana (Hispana)