Per Akracia – Fenikso Nigra

En nuntempa Brazilo, centraj ekonomiaj decidoj kutime estas prezentitaj kiel ineviteblaj teknikaj mezuroj. Fiskalaj alĝustigoj, intereztaksaj altigoj, aŭ strukturaj reformoj aperas en oficialaj diskursoj kiel raciaj respondoj al “merkataj postuloj” aŭ supozite nekontestebla nombroj. Tiu maniero prezenti la ekonomion kaŝas esencan punkton: neniu ekonomia decido estas neŭtrala. Ĉiu elekto en tiu kampo difinas prioritatojn, distribuas potencon, kaj rekte efikas la vivojn de homoj.

La apartigo inter ekonomio kaj politiko nek estas natura nek universala. Temas pri historia konstruaĵo kiu fortiĝis tra la dudeka jarcento, precipe por forigi fundamentajn decidojn el publika debato. En multaj komunumaj societoj en Afriko, Azio, kaj Latinameriko, decidoj pri produktado, distribuo, kaj uzo de rimedoj ĉiam estis ligitaj al socia organizado. Ne ekzistis “teknika” kampo apartigita de kolektiva vivo. Planti, stoki, interŝanĝi, kaj zorgi estis ekonomiaj kaj politikaj agoj samtempe.

En Brazilo, tiu artefarita apartigo aperas klare en la agoj de la Centra Banko. La difinado de intereztaksoj rekte influas la nivelojn de dungiteco, aliron al loĝejo, kaj vivkostojn. Kiam tiuj decidoj estas prezentitaj nur kiel inflacikontrolado, la fakto ke ili favoras certajn interesojn estas kaŝita—kiel la rendimento de financaj investoj—dum malfaciligante produktan investon kaj popularan konsumon. Ĉiu elcenta punkto reprezentas konkretajn elektojn pri kiu estos protektata kaj kiu portos la kostojn.

La diskurso pri “fiskala respondeco” sekvas la saman logikon. Registaroj asertas ke ne ekzistas rimedoj por vastigi investojn en sanservon, edukadon, aŭ infrastrukturon, dum asignante grandegajn sumojn al pagado de interezoj pri publika ŝuldo. Tiu prioritato ne estas neŭtrala teknika postulo sed politika decido. Aliaj alternativoj povus ekzisti, kiel revizio de impostenesigoj, impostado de grandaj fortuoj, aŭ kontrolrevizio de ŝuldoj kontraktitaj en aŭtoritataj kuntekstoj. Teknika lingvo ofte servas por preventi ke tiuj opcioj estu diskutataj.

Lastatempaj reformoj en Brazilo ankaŭ ilustras tiun dinamikon. Laborreformo estis prezentita kiel necesa modernigo por krei laborlokojn, sed rezultis en la malfortiĝo de kolektiva intertraktado kaj la vastiĝo de malcerta laboro. Pensioreformo, bazita sur asekuraj kalkuloj, ignoris debatojn pri imposta justeco kaj enspezodistribu. En ambaŭ okazoj, politikaj decidoj estis kaŝitaj kiel ineviteblaj alĝustigoj.

Diversaj anarkiismaj flankoj, malgraŭ iliaj diferencoj, dividas komunan komprenon: ekonomio kaj politiko estas neapartgeblaj. La maniero kiel laboro estas organizita, kiel rimedoj estas distribuitaj, kaj kiel decidoj estas farataj difinas potencajn rilatojn. Apartigi tiujn kampojn servas por koncentri decidojn en la manoj de specialistoj malproksimaj de praktikaj konsekvencoj.

Historiaj spertoj montras alternativajn vojojn. Quilombola komunumoj en Brazilo konservis, dum jarcentoj, formojn de kolektiva administrado bazitajn sur asembleoj kaj komuna uzo de tero. En diversaj regionoj de Latinameriko, indiĝenaj popoloj organizas produktadon respektante komunumajn decidojn kaj socian ekvilibron. Tiuj ekzemploj ne estas pretaj modeloj sed montras ke aliaj formoj por organizi materian vivon estas eblaj.

Rekoni ke ne ekzistas neŭtrala ekonomio estas fundamenta paŝo por praktika agado. Ĝi signifas demandi prioritatojn, postuli rektan partoprenadon en decidoj, kaj konstrui, en ĉiutaga vivo, formojn de organizado bazitajn sur aŭtonomio kaj kunlaboro. Senmaski teknikan neŭtralecon estas reakiri la kolektivan kapablon decidi pri propra destino.

En la batalo ni estas indaj kaj liberaj homoj!

Ekonomio kaj Politiko Ne Povas Esti Apartigitaj
Tags: