Anarkiistoj estis inter la pioniroj de la disvastigo de Esperanto. En 1905 fondiĝis en Stokholmo la unua anarkiisma Esperanto-grupo. Sekvis multaj aliaj: en Bulgario, Ĉinio kaj aliaj landoj.

Anarkiistoj kaj anarki-sindikatistoj, kiuj antaŭ la Unua Mondmilito apartenis al la nombre plej granda grupo inter la proletaj esperantistoj,
fondis en 1906 la internacian ligon Paco-Libereco, kiu eldonis la
Internacian Socian Revuon. Paco-libereco unuiĝis en 1910 kun alia progresema asocio, Esperantista Laboristaro. La komuna organizaĵo nomiĝis Liberiga Stelo. Ĝis 1914 tiu organizaĵo eldonis multe da revolucia literaturo en Esperanto, interalie ankaŭ anarkiisma.
Tial povis evolui en la jaroj antaŭ la Unua Mondmilito ekzemple
vigla korespondado inter eŭropaj kaj japanaj anarkiistoj. En 1907 la
internacia anarkiisma kongreso en Amsterdamo faris rezolucion pri la afero de internacia lingvo, kaj venis dum la postaj jaroj similaj kongresaj
rezolucioj.

Esperantistoj, kiuj partoprenis tiujn kongresojn, okupiĝis precipe pri la internaciaj rilatoj de la anarkiistoj. En Germanio, Esperanto estis larĝe aplikata precipe dum la jaroj inter 1920 kaj 1933 en la laborista movado. En aŭgusto de 1932 la Germana Laborista Esperanto-Asocio havis 4000 membrojn – ne hazarde oni ame nomis Esperanton ankaŭ laborista latino. La laborista Esperanto-movado disvolvis multflankan internacian interŝanĝadon:

“La laboristaj esperantistoj kutime apartenis al la tiamaj partiaj, kulturaj
kaj socipolitikaj movadoj. Ili traktis kiel sian taskon la utiligon de la internacia lingvo Esperanto en internacia kadro laŭ la senco de la respektivaj organizaĵoj (…). Okaze de la laboristaj olimpikoj, Esperanto havis gravan funkcion kiel rimedon de interkompreniĝo de diverslingvaj
popoloj. Krom tio, Esperanto troviĝis je la servo de la kulturaj asocioj de
ĉiuj politikaj kaj sindikataj tendencoj de la laborista movado, kiel ekzemple la Arbeiter-Turn- und Sportbund [Laborista Gimnastika kaj Sporta Ligo],
Arbeiter-Samariter-Bund Laborista Samariano-Ligo kaj multaj aliaj.” (Illustrierte Geschichte der Arbeiter-Esperanto-Bewegung, p.66)

En aŭgusto de 1921 renkontiĝis en Prago 79 laboristoj el 15 landoj. Ili fondis la jam menciitan SAT, ĝis hodiaŭ aktivan organizaĵon de kontraŭnaciismaj maldekstruloj. Sian kulminon SAT atingis en la jaroj 1929-30 Tiam ĝi havis 6524 membrojn en 42 landoj; en 1997 estis malpli ol 1500 membroj. La fondo de SAT kaj ĝia en la komenco konsekvenca sindistancigo de la burĝa Esperanto-movado estis rezulto de la ĝenerala politika evoluo de la tiama tempo, kiun favoris ankaŭ la tiutempe doktrinece praktikata politika neŭtralismo de la burĝa Esperanto-movado. En marto de 1925, “Berlina Grupo de Anarki-Sindikatismaj Esperantistoj” salutis la en Amsterdamo okazantan 2-an Kongreson de la Internacia Laborista Asocio (ILA). Ĝi parolis pri tio, ke Esperanto en la rangoj de la germana ILA-sekcio FAUD “jam tiugrade enradikiĝis, ke ĝi nun fondis mondan organizaĵon de esperantistoj sur liberecana-kontraŭaŭtoritatisma fundamento”. Tio estasverŝajne aludo pri T.L.E.S. (Tutmonda Ligo de Esperantistaj Senŝtatanoj), kiu fondiĝis en la 20-aj jaroj, ĉar SAT en la komenco estis forte sub komunisma influo. Ŝajnas, ke T.L.E.S. pli poste enfandiĝis en SAT.

Precipe forta estis la laborista Esperanto-movado en Germanio kaj en
Sovetunio. Interalie, oni fondis en 1923 en la soveta Ukrainio la “Internacian Sciencan Anarkiisman Bibliotekon de la Internacia Lingvo”
(I.S.A.B.), kiu eldonis la Etikon de Kropotkin, la Anarkiismon de Borovoj
kaj aliajn verkojn por internacia legantaro en Esperanto. Anarkiismaj
esperantistoj disvolvis siajn agadojn en tiu tempo ne laste en orienta Azio, en Ĉinio kaj Japanio. En tiuj landoj Esperanto baldaŭ fariĝis populara afero inter anarkiistoj. Oni eldonis plurajn gazetojn, plej ofte dulingvajn.

Ekzemple, ekde 1913 Liu Shifu (kromnomo: Sifo) eldonis la gazeton La Voĉo de l’Popolo. Ĝi estis entute la unua anarkiisma gazeto en Ĉinio. En la komenco la informoj de ĝia ĉinlingva parto devenis grandparte el la supre menciita Internacia Socia Revuo. Liu Shifu mortis jam en 1915. Ankaŭ inter la unuaj japanaj esperantistoj estis multe da anarkiistoj kaj socialistoj. Ili estis ripetitajn fojojn elmetitaj al persekutoj. En 1931 la gazeto La Anarkiisto devis ekzemple ĉesi aperi, ĉar ĝia redaktantaro sendiĝis en malliberejon.

La anarkiismaj esperantistoj travivis signifan malfortiĝon, kiam okaze de la
persekutado de sovetiaj esperantistoj en 1937 (vidu II.3. Subpremoj) ankaŭ
multe da anarkiismaj esperantistoj estis murditaj aŭ forsenditaj en punkaptitejojn.

Esperanto modeste rolis en la Internaciaj Brigadoj dum la Hispana Interna Milito (1936-1939). De 1936-1939 aperis en Barcelono semajna informa bulteno de la CNT/FAI, kiun I.L.E.S. (Ibera Ligo de Esperantistaj Anarkiistoj) eldonis. Ankaŭ la radio-stacio de la CNT/FAI dissendis Esperanto-elsendojn.

Post la Dua Mondmilito la pariza grupo estis la unua, kiu rekomencis la organizitan laboron. Ekde 1946 ĝi eldonis la gazeton Senŝtatano. Ankaŭ jarojn poste ekzistis aktiva anarkiisma grupo en Parizo. En 1981 okazis je ĝia iniciato la fondo de Radio Esperanto, kiu ankoraŭ hodiaŭ dissendas unu horon sur la frekvenco de Radio Libertaire.

La plimulto de liberecanaj kaj anarkiismaj esperantistoj organiziĝis en la posta tempo en SAT. Iliaj anarkiismaj membroj konsistigas tie aŭtonome agantan t.n. frakcion. Ili komencis eldoni en 1969 la Liberecanan Bultenon, kiu hodiaŭ nomiĝas Liberecana Ligilo.

Fragmenta teksto de Will Firth

Esperanto kaj anarkiismo
Tags:             

Deixe uma resposta